Home
Poems: My Own
Poems: By others
Poems: Classical
Poems: Multilingual
Music & Songs
Stories & Myths
Links to Poetry
About & FAQ
Terms of Use
Contact, Site Notice
Submissions

The Latest
 

~ Multilingual International Asatru Poetry ~

El Hávamál (Vortoj de la Alta, t.e.Odino)

1. Enrigardu
antaŭ ol eniri,
zorge kaj atente.
ĉar oni ne scias
ĉu malamikoj
sidas sur la benkoj.

3. Varmon bezonas
enirinto
kun genuo frosta.
Manĝon kaj veston
bezonas viro
transirinta monton.

4. Akvon bezonas
veninto al manĝo,
viŝtukon kaj bonvenon,
amikan konduton,
parolon kaj aŭskulton,
se haveblas tio.

5. Saĝon bezonas
multvojaĝanto.
Facilas hejme ĉio.
Ridindiĝas
nesciulo
sidanta kun saĝulo.

7. La atenta gasto,
veninta al manĝo,
atentas kaj silentas,
aŭskultas orele,
rigardas okule,
jen konduto saĝula.

12. Ne tiel bonas
kiel dirate
vino al viroj.
De menso perdas
kun plia drinkado
viro kontrolon.

15. Silenta kaj atenta
estu viro
kaj brava en batalo.
Ĝoja kaj gaja
li ankaŭ estu
ĝis la fina morto.

16. Viro malsaĝa
kredas sin vivi
batalon evitante.
Sed ne indulgas
lin maljuneco,
kvankam lancoj indulgas.

20. Manĝegulo
ne tenante prudenton
manĝas sin al morto.
Ridigas saĝulojn
manĝegemo
de viro malsaĝa.

21. Scias brutaro
kiam hejmeniri,
kaj el paŝtejo iras.
Sed malsaĝulo
scias neniam
finon de manĝado.

23. Viro malsaĝa
maldormas dum nokto
kaj ĉion cerbumas.
Tial lacas
li en mateno.
Samas kiel antaŭe.

24. Viro malsaĝa
kredas ĉiujn
ridantojn amikoj.
Li ne komprenas
mokajn parolojn,
sidanta kun saĝuloj.

29. Multajn vortojn
sensencajn diras
neniam-silentanto.
Lango rapida
sen haltigo deca
oftigas malbonon.

34. Malrekta vojo
al malamik’ kondukas,
kvankam ĉefvojo.
Sed al amiko,
kvankam ekstervoja,
rektvojo kondukas.

35. Indas foriri,
gasto ne restu,
samloke ĉiam.
Plaĉulo tedas
sidanta tro longe
sur alies benkoj.

36. Havi farmejon,
kvankam malgrandan.
viron mastrigas.
Kaprino kaj ĉambro
malriĉe tegita
superas almozpeton.

37. Havi farmejon,
kvankam malgrandan,
viron mastrigas.
Sangas ties koro
kiu devas peti
manĝon por ĉiu fojo.

42. Al amiko
oni estu amiko,
donaco pro donaco.
Ridon je rido
viroj transdonu,
sed falson je mensogo.

52. Doni multon
ne ĉiam nepras
por rikolti laŭdon.
Per pano duona
kaj kruĉo neplena
akiris mi amikon.

54. Saĝon serĉu
ĉiuj viroj,
ĝi neniam troas.
Pleje ĝuas
vivon viroj
sciantaj multon.

56. Saĝon serĉu
ĉiuj viroj,
ĝi neniam troas.
Sorton sian
neniu pripensu,
senzorgas do la menso.

76. Brutaro mortas,
mortas parencoj,
ankaŭ vi mortas.
Sed bona famo
al akirinto
mortas neniam.

© Translation to Esperanto:
Baldur Ragnarsson

(Tradicia islanda poezio) elislandigis Baldur Ragnarsson, aperis en Norda Prismo, 56/3, pařoj 102-103, 1956.

Hávamál (Paroloj de l’Altulo, t.e. Óđinn) estas komuna nomo de kelkaj poemoj kaj poemeroj, entute 164 strofoj,
de diversaj aŭtoroj en la antikva tempo. La enhavo plejparte transdonas sciindaĵojn kaj saĝajn konsilojn kaj klare respegulas
la pensmanierojn kaj vivopiniojn de la plej bone kulturaj homoj en Norvegujo kaj Islando en la antaŭkristana periodo.

Baldur Ragnarsson's books in Esperanto are available on Mondial.

Back to [Multilingual Main Page]