Home
Poems: My Own
Poems: By others
Poems: Classical
Poems: Multilingual
Music & Songs
Stories & Myths
Links to Poetry
FAQ
Contact
Submit a Poem
The latest

 

~ Multilingual International Asatru Poetry ~

El Grettis saga

La mortigo de la fratoj Grettir kaj Illugi

Grettir pasigis la lastajn jarojn de sia elpeliteco sur la rokinsulo Drangey en la fjordo Skagafjörður; lia pli juna frato, Illugi – 18-jara – estis kun li. Oni komisiis al krudulo, Þorbjörn öngull – la „hoko" – iri al la insulo kaj mortigi Grettir. Magiscia maljunulino, edukintino de Hoko, prisorĉis pecegon de ligno, kiun ŝi ĵetis sur la maron; ĝi albordiĝis sur la insulo, kie Grettir ĝin trovis serĉante brullignon. Kiam li hakis ĝin, 85

la hakilo desaltis de sur la ligno sur lian femuron. La vundo ne saniĝis kaj fariĝis mortiga.

Nun estu rakontate pri tio, ke Grettir tiel malsanis, ke li ne povis stariĝi. Illugi flegis lin, sed Glaumur, la sklavo, devis gardostari. Li multe grumblis pro tio, dirante, ke li timas pri sia vivo, eĉ kiam nenio minacas. Tamen, li eliris, sed kontraŭvole. Kiam li venis al la ŝnurŝtuparo (kiu pendis de sur la alta insulo) li parolis kun si mem, dirante, ke li ne suprentiru la ŝtuparon. Baldaŭ li ekdormemis kaj kuŝiĝis kaj dormis la tutan tagon, ĝis Þorbjörn alvenis al la insulo kun siaj akompanantoj. Ĉi tiuj ekvidas, ke la ŝtuparo ne estas suprentirita. Tiam diris Þorbjörn: „Ŝanĝiĝis ilia kutimo, ke ili ne gardopaŝadas kiel ordinare, kaj eĉ pendas la ŝtuparo. Povas esti, ke okazos pli grandaj aferoj dum nia vojaĝo ol ni antaŭe supozis. Nun ni rapidu al la kabano ne perdante la kuraĝon. Ni konsciu, ke ni devas taŭgi ĉiu laŭ plejeblo, se ili estas sanaj." Post tio ili supreniris sur la insulon kaj ĉirkaŭrigardis. Ili ekvidis viron, kiu kuŝis proksime al la suprenirejo kaj ronkegis. Þorbjörn rekonis, ke estas Glaumur kaj frapis lin per la manŝirmilo de sia glavo sur la orelon kaj ordonis al la fiulo vekiĝi – „kaj certe ne tiu estas envienda, kiu donas sian vivon al via fido." Glaumur alrigardis dirante: „Nun ili volas fari kiel ordinare. Aŭ ĉu vi kredas troa mian liberon, ke mi kuŝas ĉi tie en la malvarmo?" Hoko diris: „Ĉu vi estas freneza ne vidante, ke viaj malamikoj estas venintaj kaj mortigos vin ĉiujn?" Tiam Glaumur ne diris plion, sed ekkriis laŭ sia plenpovo, rekonante la homojn. „Ĉesigu tuj la kriojn," diris Hoko, „kaj informu nin pli ilia loĝejo, alie mi tuj mortigos vin." Tiam eksilentis Glaumur, kvazaŭ trempita en akvon. Þorbjörn diris: „Ĉu la fratoj estas en kabano, aŭ kial estas ke ili ne ĉirkaŭpaŝadas?" „Tio ne estas tiel facila" diras Glaumur, „ĉar Grettir estas malsana kaj baldaŭmorta, sed Illugi flegas lin." Hoko demandis pri la sanstato de Grettir kaj kio estis okazinta al li; Glaumur rakontis pri tio, kiel Grettir vundiĝis. Tiam ridis Hoko kaj diris: „Vera estas la pradiraĵo, ke fidamikoj estas la plej fidindaj, kaj ankaŭ tiu, ke malbone estas havi sklavon kiel fidamikon, kiel vin, Glaumur, kaj estas vi fiinde perfidinta vian mastron, kvankam li ne estas bona." Multaj riproĉis lin pro lia malfideleco kaj batadis lin preskaŭ senkonscia kaj lasis lin tie. Sed ili rapidis al la kabano kaj frapis forte sur la pordon. Tiam diris Illugi: „Frapas nia virŝafo, frato," li diras. „Kaj frapas forte," diras Grettir, „kaj senindulge." Kaj tiumomente rompiĝis la pordo. Tiam Illugi ekkaptis siajn 86

armilojn kaj baris la pordon, tiel ke ili ne povis eniri. Ili interbatalis dum longa tempo, kaj povis ili nur lancpiki, sed Illugi senpintigis ĉiujn lancojn. Kaj vidante, ke ili ne povis antaŭeniĝi, ili grimpis sur la tegmenton kaj ĝin trarompis. Tiam Grettir leviĝis sur la kuŝejo, kaptis lancon kaj elpikis inter trabojn. Tie kontraŭis lin viro kun nomo Kárr, kaj trapikiĝis li tuj. Hoko petis ilin esti singardaj kaj ne elmeti sin kontraŭ pikojn – „ĉar ni ja povos ilin venki, se ni prudentos." Ili malfiksis la finojn de la ĉeftrabo kaj ĝin premegis, ĝis rompiĝo. Grettir povis nur duonstari sur la genuoj. Li kaptis sian sabron. Kaj tiumomente ili saltis en la ruinon, kaj ekis forta batalo. Grettir frapis per la sabro kontraŭ iun Vikar, trafante sur lian maldekstran ŝultron kaj tranĉis rekte tra la ŝultroj ĝis eliĝo sub la dekstra flanko, tiel ke la homo tratranĉiĝis tute, kaj falis la du korpopartoj malsupren sur Grettir. Tial li ne povis levi la sabron sufiĉe rapide. Kaj en tiu momento Þorbjörn la Hoko pikis lin inter la ŝultrojn farante al li gravan vundon. Tiam diris Grettir: „Senŝirma estas la dorso, dum la frato ne gardas." Illugi ĵetis tiam sur lin ŝildon kaj defendis lin tiel brave, ke ĉiuj laŭdis lian bravecon. Grettir parolis al Hoko: „Kiu gvidis vin sur la insulon?" Hoko diris: „Kristo montris al ni la vojon." „Sed mi konjektas," diris Grettir, „ke la fia virinaĉo, via kvazaŭpatrino, montris ĝin al vi, ĉar ŝiajn konsilojn vi certe fidas." „Tio ne gravas," diris Hoko, „kiun ni fidis." Nun lanĉis ili fortan atakon, sed Illugi defendis ambaŭ ilin bravege, sed Grettir estis tiam tute senpova, kaj pro vundoj kaj malsano. Tiam ordonis Hoko, ke ili ĉirkaŭfermu Illugi per ŝildoj, – „ĉar neniam mi trovis lian egalulon inter liaj samaĝuloj." Tion ili faris kaj alpremis lin per traboj kaj armiloj, ĝis li ne plu povis sin defendi. Tiam ili povis kapti lin. Li estis iom vundinta la plej multajn, kiuj estis en la atako, sed mortiginta tri el la kunuloj de Hoko. Post tio ili paŝis al Grettir. Li tiam estis falinta vizaĝ-al-tere. Li ne povis sin defendi, ĉar li jam estis ĉe morto pro la piedvundo. Lia femuro estis tiom infektita, ke la absceso jam invadis la intestojn. Ili faris al li tiam multajn vundojn, sed aŭ ne sangis aŭ nur malmulte. Sed kiam ili kredis, ke li estas mortinta, kaptis Hoko la sabron, buŝante, ke sufiĉe longe li ĝin portis. Sed Grettir estis ĉirkaŭfingrinta forte la tenilon, tiom, ke ĝi ne estis eltirebla. Ili tirpenis multaj laŭvice, sed vane. Estis ok, kiuj provis tion, sen rezulto. Tiam Hoko diris: „Kial ni domaĝu la banditon? Metu lian manon kontraŭ tabulon." Tion farinte, ili dehakis la manon ĉe la pojno. Tiam malfirmiĝis la fingroj kaj malfiksiĝis de la tenilo. Tiam kaptis Hoko la sabron per ambaŭ manoj kaj hakis per ĝi 87

sur la kapon de Grettir. Estis fortega frapo, tiel ke la sabro ne ĝin eltenis kaj breĉiĝis mezakraĵe. Vidante tion, ili demandis pro kio li difektis tiel bonan armilon. Respondis Hoko: „Des pli ĝi rekoneblas, se iu demandos." Ili diris, ke ne estis necesa lia faro, ĉar la homo estis jam mortinta. „Plio tamen farendas," diris Hoko. Li tiam hakis du- aŭ trifoje sur la kolon de Grettir, antaŭ ol la kapo disiĝis. „Nun mi scias porcerte, ke Grettir estas senviva, kaj estas ni mortigintaj grandan heroon," diris Þorbjörn. „Ni prenu kun ni la kapon, ĉar mi ne volas perdi la monon oferitan por lia mortigo. Ili tiam ne povos ne vidi, ke ja mi estas la mortiginto." Ili petis lin agi laŭ sia bontrovo, sed ne estis aprobemaj, ĉar al ĉiuj ŝajnis malnobla lia faro. Tiam Hoko parolis al Illugi: „Estas granda domaĝo, ke vi, kiu bravulas tiom, trafis en tian malsaĝaĵon, akompani ĉi tiun banditon al liaj krimfaroj, kaj pro tio fariĝi senrajta kaj mortigenda." Illugi respondas: „Ni atendu kun eldiroj ĝis post la kunveno de Alþingi (la juĝ- kaj leĝdona ĉef-asembleo de la lando) en la somero; tiam montriĝos, kiuj senrajtiĝos. Nek vi, nek la virinaco, via edukintino, juĝos tie pri tiuj ĉi aferoj, ĉar estas viaj sorĉfaroj kaj malicmagio, kiuj mortigis Grettir, kvankam vi ankaŭ armilis sur lin, kiam li jam estis tuj antaŭ morto, kaj tiel aldonis hontan fiagon al fimagio." Tiam diris Hoko: „Brave vi parolas, sed ne estos tiel. Mi volas montri, ke mi domaĝas vian bravulecon, kaj ne mortigi vin, se vi ĵuros, ke vi ne venĝos kontraŭ iu, kiu partoprenis ĉi tiun aliron." Illugi diris: „Ĉi tion mi estus konsiderinta, se Grettir estus povinta sin defendi, kaj estus vi lin venkintaj honore kaj brave. Sed nun neniel probablas, ke mi volu savi mian vivon, fariĝante tiel egale malnobla, kiel vi. Estas facile por mi diri kun rapido, ke neniu malutilos al vi tiom, kiel mi, se mi vivos, ĉar malfrue mi forgesos, kiel vi mortigis mian fraton. Preferas mi multe pli la morton." Tiam Þorbjörn interkonsiliĝis kun siaj kunuloj, ĉu ili donu vivon aŭ ne al Illugi. Ili diris, ke li estru pri la agoj, ĉar estis li, kiu gvidis la aliron. Hoko diris, ke li ne deziras teni gardon kontraŭ tiu viro, kiu neniajn ĵurojn volas fari. Kiam Illugi eksciis, ke ili decidis mortigi lin, li ekridis: „Nun vi decidis ion pli plaĉindan!" Ili kondukis lin, kiam pli heliĝis, al la orientparto de la insulo kaj morthakis lin tie. Ĉiuj laŭdis lian bravecon kaj opiniis lin malsimila al siaj samaĝuloj.

© Translation to Esperanto: Baldur Ragnarsson
(Voĉo de Islando, V, 1960)

Baldur Ragnarsson's books in Esperanto are available on Mondial.

Back to [Multilingual Main Page]