Home
Poems: My Own
Poems: By others
Poems: Classical
Poems: Multilingual
Music & Songs
Stories & Myths
Links to Poetry
FAQ
Contact
Submit a Poem
The latest

 

~ Multilingual International Asatru Poetry ~

El Helgakviđa Hundingsbana II

La poemo kiel tuto estas iom fragmenta, strofoj certe perdiĝis, kaj disajn strofojn oni provis kunligi per prozaj pecoj. Tiu parto de la poemo, kiu ĉi tie estas tradukita, estas ties ĉefa kaj plej bela parto, kaj priskribas la tragedian sorton de la geamantoj, Sigrún kaj Helgi. Antaŭ la unua strofo ĉi-tie estas rakontite en prozo, ke Högni, patro de Sigrún, ŝin donis al la reĝo Höđbroddur, unu el la filoj de Granmar, sed tion aŭdinte ŝi serĉas la heroon Helgi, sian amanton, kaj petas lian helpon. La trad.

14. Rajdis Sigrún
al reĝo brava,
iris viziti
indan Helgi,
salutis kise
kapon subkaskan.
Tiam princon
prenis ekamo.
Diris Sigrún:

16. Post batalo
trakto fia
min proponis
por venkinto.
Por mia amo
mi evitis
volon de l’patro
kaj tial timas.
Diris Helgi:

18. Ŝajnigu surdon
al sento kolera
de via patro
kaj parencaro.
Vi, virgulino,
vivu ĉe Helgi,
genton vian
li vere ne timas.

Helgi tiam kolektis grandan ŝiparon kaj velis al Freka-roko... Filoj de Granmar same kolektis armeon. Alvenis multaj reĝoj. Tie estis Högni, patro de Sigrún, kaj liaj filoj, Bragi kaj Dagur. Estis granda batalo, kaj falis ĉiuj filoj de Granmar kaj ĉiuj estroj kun ili, krom Dagur, filo de Högni, kiu estis indulgita kaj faris ĵurojn de lojaleco al Völsungar. Sigrún iris sur la batalkampon kaj tie trovis reĝon Höđbroddur tuj antaŭ morto. Ŝi diris:

25. Ne kuŝos Sigrún
el Seva montoj,
reĝo vunda,
ĉe via brusto.
Vivon finis
filoj de Granmar,
grizaj hordoj
hurlas avide.
Trovinte Helgi ŝi tre ĝojis. Li diris:

26. Kun variforma
vi, feliĉo
rompis fidon,
Fatoj kaŭzas.
Matene falis
ĉe Freka-roko
patro kaj frato
per mia mano.

28. Kuŝas kampe
karaj gentuloj
plej multaj viaj
senvivaj jam.
Vanis malhelpi
ĉar via belo
al lukto pelis
potenculojn.
Ploris tiam Sigrún. Li diris:

29. Ne ploru, Sigrún,
sorton eviti
eĉ ne povas princoj.
Diris Sigrún:
Mi volus ilin
vivaj, tamen
kun vi brakumiĝi.

Helgi edzinigis Sigrún, kiu naskis al li filojn. Helgi ne atingis maljunecon. Dagur, filo de Högni, oferis al Óđinn por la venĝo de la patro. Óđinn donis al li sian lancon. Dagur trovis Helgi, sian bofraton, kie nomiĝas Fjöturlundur (Kateno-arbaro). Li trapikis Helgi per la lanco. Tie falis Helgi, sed Dagur rajdis al Seva-montoj kaj rakontis pri la okazintaĵoj al Sigrún:

30. Malvola veki
veon, fratino,
devigite
mi dolĉan larmigos.
Falis matene
en Kateno-arbaro
princo supera
plej el ĉiuj
kaj kiu staris
sur koloj reĝaj.
Diris Sigrún:

31. Vin punmordu
manaj ĵuroj,
kiujn al Helgi,
ho, vi donis
ĉe la luma
Lago de l’Brilo
kaj ĉe l’frosta
Fronto de l’Maro.

32. Ne velojn de l’ŝipo
dum via vojaĝo
plenigu vento,
favora tamen.
Ne kuru ĉevalo
dum via fuĝo
de mortintencaj
malamikoj.

33. Malakru glavo
altsvingata
krom se kapon
ĝi vian volas.
Venĝo venus
sur vin pro l’murdo,
se estus vi lupo
en lokoj arbaj,
ekster havoj
kaj horoj gajaj,
sen ia manĝo
krom mortaj korpoj.
Diris Dagur:

34. Freneza vi estas
kaj ekster saĝo,
ke fraton vian
vi fatmalbenas.
Sola Óđinn
mizeron kaŭzis,
ĉar inter bofratoj
li fajron flamigis.

35. Pente proponas
ruĝajn ringojn
frato sola
kaj sanktajn ejojn,
duonan landon
pro larma doloro
por vi, reĝino,
kaj viaj filoj.
Diris Sigrún:

36. Trista mi sidos
en Seva-montoj
longajn tempojn
sen trovi vivon,
krom se ekbrilus
bando reĝa,
alkurus venka
ĉevalo de Helgi,
kun ora brido
en brakojn miajn.

37. Same teruris
reĝo mia
la malamikojn
kaj membrojn samgentajn
kiel pro lupo
lerte kuras
kaproj el montoj
mortotime.

38. Tiom superis
princojn Helgi
kiom gracia
cedro kardon
aŭ cervido
en volvo rosa,
kiu pli alte
iras ol bestoj
ĉiuj, kaj kornoj
kronas ĉielon.

Oni faris tombon de Helgi. . . Sklavino de Sigrún vespere preterpasis la tombon kaj vidis, ke Helgi rajdas al la tombo kun multaj viroj.
Diris sklavino:

40. Ĉu trompas okuloj,
ke mi trupon vidas
mortulan, aŭ finas
Mondfinan Batalon,
ke vi ĉevalojn
vunde spronas, –
aŭ ĉu la bravuloj
reveni rajtis?
Diris Helgi:

41. Ne trompas okuloj,
ke vi kredas vidi
nek Fin’ de l’Mondo
malgraŭ spektaklo,
aŭ ke ni ĉevalojn
vunde spronas,
nek la bravuloj
reveni rajtis.

Sklavino iris hejmen kaj diris al Sigrún:

42. Eliru Sigrún
el Seva-montoj
se vi trupestron
pretas trovi.
Vakas tombo.
Venis Helgi.
Gutas pikoj.
Petas reĝo,
ke vi de l’vundoj
verŝojn baru.

Sigrún iris en la tombon al Helgi kaj diris:

43. Nun mi ĝojas
pro nia renkonto
kiel malsataj
korvoj je flaro
de batalkampaj
korpoj varmaj,
aŭ rosumitaj
je ruĝo matena.

44. Mi volas kisi
kapon mortan
antaŭ ol ruĝan
kirason vi ĵetu.
Haroj de Helgi,
prujnoplenaj!
Korpon maskas
mortoroso,
manoj frostaj
de mia reĝo!
Kiel vin, kara,
save servi?
Diris Helgi:

45. Sola vi, Sigrún
el Seva-montoj,
kaŭzas, ke reĝon
kovras sango,
vi ploras, pura,
kun pezaj larmoj,
suneca, sudeca,
al dormo iranta,
sangruĝaj falas
sur reĝan bruston,
brulan, frostan,
ploroplenan.

46. Prete ni trinku
prezajn vinojn,
kvankam ni perdis
amon kaj landojn.
Langon levu
por morna lamento
neniu je vido
de l’vundoj sur brusto.
Nun reĝino
eniris tombon,
virino nobla
vizitis mortulon.

Sigrún faris kuŝejon en la tombo:

47. Ĉi tie, Helgi,
taŭgan mi faris
kuŝejon dolĉan
por dormo nia.
ĉe brusto via
mi volas ripozi,
kiel, se vivus
viro, mi farus.
Diris Helgi:

48. Nun sopiro
peza foras
sur promesaj
Seva-montoj,
kiam ĉe velka
vango vi dormas,
en tombo lumas
filino de Högni,
veke viva
virtulino.

49. Jam urĝas rajdi
laŭ ruĝaj vojoj
ĉevalon palan
tra pintaj krutoj.
Mi jam transpasu
Ponton de l’ĉielo
antaŭ ol koko
krios batalon.

Helgi kaj liaj akompanantoj rajdis for, sed Sigrún kun la sklavino iris hejmen. Sekvan vesperon Sigrún petis la sklavinon gardostari ĉe la tombo. Sed je noktiĝo, kiam Sigrún venis al la tombo, ŝi diris:

50. Veninta estus
edzo brava,
se intencus veni
el vasta mortejo.
Mi perdis l’esperon
pri repaso reĝa
post kiam agloj
arbe ripozas
kaj homa hordo
sonĝojn serĉas.
Diris sklavino:

51. Ne tiom frenezu
nokte, ke sola
vi iru domon
de fantomoj.
Estas pli fortaj
fiaj dum nokto
spektro ol tage
je suno, reĝino.

Sigrún vivis mallonge pro sopiro kaj ĉagreno.

Klarigoj:
Völsungar, nomo de gento de antikvaj herooj kaj heroinoj, al kiu apartenis Helgi Hundingsbani (mortiginto de Hundingur; pri tio rakontas pli frue la poemo).
Sigrún estis valkyrja, t.e. superhoma virino, kiu elektis al si mortigotojn en batalo. La „valkyrja“ povis ŝanĝi sian eksteran formon laŭplaĉe (el tio variforma en la str. 26.) flugante super batalantoj.
Filoj de (reĝo) Granmar, reĝo Höđbroddur kaj liaj fratoj.
grizaj hordoj, lupoj.
Fatoj, supernaturaj estaĵoj, kiuj decidis pri la sortoj de l’homoj.
Óđinn (de óđur, poezio, ĉar li donis al poetoj ilian arton), la plej supera dio de la norda mitologio.
Fjöturlundur signifas „arbar(et)o de la Kateno.“
kiu staris sur koloj reĝaj, kiu venkis reĝojn.
Mondfina Batalo, la Ragnarök („la juĝo pri la dioj“) aŭ laŭ alia legmaniero Ragnarökkur („krepusko de la dioj“, „Götterdammerung“). Tiam en grandega batalo ĥimeroj kaj gigantoj venkas la diojn kaj iliajn homajn kunbatalantojn; al ĉi tiuj apartenas Helgi; vidante lin kaj lian sekvantaron la sklavino ekpensas ke la horo de la Lasta Batalo jam venis.
rosumitaj je ruĝo matena, la malvarma nokto kovras la korvojn per roso, ili do ĝojas vidante la venon de la tago.
antaŭ ol ruĝan/kirason vi ĵetu, la kiraso estas ruĝa de sango.
mortoroso, sango.
sangruĝaj, falas, t.e. la larmoj de Sigrún. – Inter la strofoj 48 kaj 49 la poeto imagas ke pasas la nokto, kaj frumatene Helgi devas reiri al la „vasta mortejo", t.e. Valhöll, bieno de Óđinn.
ruĝaj vojoj, la orienta ĉielo ruĝumita de la apero de la suno.
pintaj krutoj, krutegaj vojoj de la ĉielo.
Ponto de l’ĉielo, la ĉielarko.
antaŭ ol koko/krios batalon, la koko Gullinkambi (Orkrestulo) matene vekas la mortajn heroojn en Valhöll por la ĉiutaga interbatalo de sinamuzo. Komence de Ragnarök tiu koko ankaŭ donas la batalsignalon.
vasta mortejo, Valhöll.
domo de fantomoj, la tombo.

© Translation to Esperanto: Baldur Ragnarsson
(Norda Prismo, 1, 1958)

Baldur Ragnarsson's books in Esperanto are available on Mondial.


Back to [Multilingual Main Page]