Home
Poems: My Own
Poems: By others
Poems: Classical
Poems: Multilingual
Music & Songs
Stories & Myths
Links to Poetry
About & FAQ
Terms of Use
Contact, Site Notice
Submissions

The Latest
 

~ Multilingual International Asatru Poetry ~

La ĉagreno de Egill post siaj filoj

En tiu parto de la sagao Egill maljuniĝis kaj fariĝis farmisto en sia bieno Borg. Sekvas ĉi-tie lia poemo, Filperdo, verkita nekrologe post liaj du filoj. Oni notu ke temas tie pri poemo unika inter tiaj postmortaj verkoj; la temo ne estas la vivkariero de la mortintoj, sed la propraj sentoj de la poeto. Li sentas obstinan venĝdeziron kontraŭ la dio de la maro, kaj li eĉ ribelas kontraŭ Óðinn mem, la plej supera el la asaj dioj, kvankam li finfine pardonas lin pro liaj donacoj al si: la poetan talenton kaj virecan kuraĝon.
Böðvar, filo de Egill, estis tiam plenkreska. Li estis tre promesa junulo, belaspekta, grandstatura kaj forta, kiel estis Egill kaj Þórólfur je lia aĝo. Egill amis lin multe. Böðvar ankaŭ tre amis sian patron.

Okazis iun someron, ke ŝipo de komercistoj venis en la Blank-Riveron. Estis tie starigita merkato. Egill aĉetis tie multe da porkonstrua ligno kaj ĝin transportigis hejmen. Tion faris liaj bienservistoj sur okremila boato, kiun posedis Egill. Estis iufoje, ke Böðvar petis permeson iri kun ili. Ili permesis tion. Li tiam iris kun la servistoj al la merkatloko Vellir. Ili estis ses sur la okremila boato. Kiam ili estis pretaj por hejmeniro, ili devis atendi la altmaron, kaj povis ekiri nur malfrue en la vespero. En la nokto ekfuriozis sudokcidenta ventego, kiun kontraŭdirektis la forfluo de la tajdo. Fariĝis tiam ondegoj sur la fjordo, kiel okazas ofte en tiaj cirkonstancoj. Finiĝis tiel, ke la boato enprofundiĝis kaj dronis ili ĉiuj. La sekvantan tagon la dronintoj elmergiĝis. La kadavro de Böðvar albordiĝis je la terlango Einarsnes, sed kelkaj kadavroj atingis ĝis la suda fjordbordo, kaj tien alportiĝis ankaŭ la boato. Ĝi estis trovita apud la bordroko Reykjarhamar.

Tiun saman tagon Egill eksciis pri la okazaĵo kaj tuj forrajdis por serĉi la kadavrojn. Li trovis la kadavron de Böðvar albordiĝinta. Li levis ĝin ĉevalen, fiksis ĝin inter siaj genuoj kaj rajdis kun ĝi al la terkapo Digranes, ĝis la tombaltaĵo de Skallagrímur, sia patro. Li malfermigis la tombon kaj kuŝigis Böðvar apud Skallagrímur. Poste oni refermis la tombon; estis jam vespero, kiam oni estis finintaj tion. Post tio Egill rajdis hejmen al Borg. Veninte tien li tuj iris al tiu alkovo, kie li kutimis dormi. Li enkuŝiĝis kaj riglis la pordon de interne. Neniu kuraĝis diri al li vorton.

Estas dirite, ke kiam oni entombigis Böðvar, Egill estis vestita ĉi tiel: La kruringoj estis streĉe ĉirkaŭlaĉitaj al la kruroj. Li surhavis ruĝan kirtelon el kotona drapo kun strikta superparto, laĉita flanke. Laŭ onidiro la korpo de Egill ŝvelis tiom en lia ĉagreniĝo, ke la kirtelo krevis for de li kaj same la kruringoj.
Egill ne malfermis la alkovon dum la sekvanta tago. Nek manĝon nek trinkon li akceptis. Tiun tagon kaj la postan nokton li enlitis. Neniu havis la kuraĝon lin alparoli.

Sed la trian matenon, tuj je heliĝo, lia edzino, Ásgerður, donis ĉevalon al iu viro, petante lin rajdi plej impete okcidenten al Hjarðarholt (bieno, kie loĝis Þorgerður, filino de Egill, la plej aĝa el liaj infanoj) kaj rakonti al ilia filino, Þorgerður, ĉiujn okazaĵojn; li atingis tien meze en la posttagmezo. Li diris ankaŭ al Þorgerður, ke Ásgerður petas ŝin iri plej urĝe suden al Borg.

Þorgerður igis onin seli por si ĉevalon kaj petis la akompanon de du viroj. Ili daŭrigis sian rajdadon dum la vespero kaj dum la nokto ĝis ili venis al Borg. Þorgerður tuj eniris la sidoĉambregon. Ásgerður salutis ŝin kaj demandis, ĉu ili jam manĝis vespermanĝon.

Þorgerður respondis per alta voĉo: – Nenian vespermanĝon mi manĝis kaj nenion mi ekmanĝos antaŭ ol ĉe Freyja (unu el la diinoj, ŝi ne intencas manĝi ĝis post sia morto). Mi ne scias pli bonan elirvojon ol tiun de mia patro. Mi ne deziras postvivi miajn patron kaj fraton.

Ŝi alpaŝis la alkovon kaj vokis: – Patro, malfermu la pordon, mi volas, ke ni ambaŭ iru la saman vojon.
Egill malriglis la pordon. Þorgerður surpaŝis la alkovoplankon kaj riglis la pordon. Ŝi kuŝiĝis en alian liton, kiu estis tie.

Tiam diris Egill: – Bone vi decidis, filino, ke vi volas akompani vian patron en la morton. Grandan amon vi montras al mi. Kiel estas atendeble, ke mi deziras vivi post tia perdego?

Post tio ili silentis iom da tempo. Tiam diris Egill:
– Kio estas, filino, ĉu vi maĉas ion?
– Maĉas mi dulson (manĝebla, salgusta speco de algo), ŝi diras, – ĉar mi opinias, ke per ĝi mi pli malbone fartos ol antaŭe. Mi opinias, ke alie mi tro longe vivos.
– Ĉu ĝi malbonfartigas onin? diras Egill.
– Tre, ŝi diras, – ĉu vi deziras gustumi?
– Ĉu tio valoras? li diras.
Iom poste ŝi vokis kaj petis pri trinko. Oni donis al ŝi akvon.
Tiam diris Egill: – Estas tiel, ke ĉiam pli soifas tiu, kiu manĝas dulson.
– Ĉu vi deziras trinki, patro? ŝi diras.
Li akceptis kaj trinkis gluteme la trinkaĵon; ĝi estis en korno. Tiam diras Þorgerður:
– Nun ni estas trompitaj. Tio estas lakto.

Tiam Egill mordis pecon el la rando de la korno, tiom, kiom atingis liaj dentoj, kaj forĵetis la kornon.
Tiam diris Þorgerður:
– Kion ni faru nun? Fiaskinta estas nia plano. Nun mi proponas, patro, ke ni daŭrigu nian vivon, tiom, ke vi povos verki memorpoemon post Böðvar, sed mi fiksos ĝin per tranĉo de runoj sur lignaĵon. Poste ni mortu, se ni deziros. Malbaldaŭ verkos, mi opinias, via filo Þorsteinn tian poemon post Böðvar, sed ne decas, ke li ne estu primemorigita, ĉar apenaŭ ĉeestos ni la funebran feston.

Egill diras, ke estas tre neprobable, ke li nun povas verki, eĉ se li klopodos, – sed mi tamen volas provi, li diras.
Egill estis havinta filon, kiu nomiĝis Gunnar kaj ankaŭ mortis iom antaŭe. Kaj estas tia la poemo:

1. Malfaĉile
movi langon,
levi vekton
vers-pesilan,
min evitas
Óðin-a predo,
el mens’ ĝin preni
pene mi provas.

2. El menso tardas
veni la Trovo
gajiginta
filojn de Frigg,
la frua gajno
el mond’ de gigantoj,
ĉar min premas
ŝarĝo peza.

3. Ĉar mia gent’
al fino falas,
ve, kiel arboj
ventfrapitaj.
Ĝoji ne povas,
kiu portas
filon el morna
lito de morto.

4. Mi menciu
tamen morton
de la patro,
patrino povra.
Lignon por versoj
el vortotemplo
mi por mi portas
kun freŝaj frondoj.

5. Brute breĉon
batis la maro
en muro genta
de l’generinto.
Vakas vaste
oscedante
ondfarita
fendo post filo.

6. La mar’ min monstre
malbontraktis,
mankas al mi
miaj amatoj.
La mar’ dismordis
ligilon gentan,
fortan fibron
for de mi falĉis.

7. Se eblus venĝi
vire per glavo,
morto batus
bierfaranton,
se eblus frapi
fraton de ventoj,
mi kurus kontraŭ
ĉi reĝo kaj Rán.

8. Sed mi sentis
min senfortulo
venĝon fari
al filmurdinto.
Ĉiu ja povas
vidi de povra
oldulo fatan
forlasitecon.

9. Multon mara
reĝ’ de mi rabis,
peze pensi
pri l’malapero
frua de l’filo.
For la ŝirma
ŝildo de l’gento
sur vojo gaja.

10. Mi scias certe,
ke l’filo tiam
tute ne tenus
sin poltrone,
kiam taŭgus
al li la aĝo
armi la manojn
militiste.

11. Li plej aprecis
la vortojn patrajn,
kvankam ĉiuj
kontraŭ mi pledis,
plej kompleze
hejme li helpis,
pleje pretis
min apogi.

12. Ofte tranĉas
la koron tristo,
manko de miaj
filoj amaras.
Batalbruon
kreski mi kredas,
notas pluron
kaj primeditas,

13. kiu alia
kuraĝulo
firme ĉe mia
flanko starus?
Obstinon skerme
sturmi mi devus,
mi singardemu
amikojn perdinte.

14. Kiun fidus
mi, senfila,
ve, jam restis
preskaŭ neniu;
nigranima
gentfaliganto
fratkadavron
por ringoj vendas.

15. Oni diras:
Filon perditan
kompensi povas
neniu sen naski
novan idon,
valore indan
al la frato
formortinta.

16. Ŝaton al homa
hord’ mi ne havas,
malgraŭ ke multaj
pacemon montras.
Fil’ de mi kaj de l’
vivkunulino
scivole venis
domon Óðin-an.

17. Sed biermarĉa
bienulo
staras morne
sur mia mano.
Vane mi volas
teni rekte
teron de l’masko,
ĉaron de l’menso,

18. post ol lia frat’
per febra fajro
furioza
el mond’ forflagris,
li vivis virte,
riproĉevite,
tute senkulpe
laŭ mia kono.

19. Mi memoras,
kiam levis
en dian domon
amiko de Gotoj
la arbon gentan
de mi kreskintan,
la branĉon gentan
de mia edzino.

20. Mi longe amikis
la Lancreganton,
lin mi fidis
sekursente,
ĝis la amiko
de l’veturiloj,
faranto de venkoj
ĉi fidon fendis.

21. Oferadoras
mi kontraŭ volo
fraton de Víli,
reganton de Valhöll.
Tamen venis de
amik’ de Mímir
al mi konsol’
en granda ĉagreno.

22. Lupmalamiko
lukti lerta
donis al mi
arton altan,
pruntis al mi
povon pretan
por malkovro
de perfiduloj.

23. Min ŝarĝas ŝultre,
ke staras tie
sur tera lango
fratin’ de l’lupo,
mi tamen min tenas
sinrege, serene,
sen tristo morda
atendas morton.

Egill ĉiam pli bonfartiĝis dum la progreso de la verkado kaj fininte la poemon, li prezentis ĝin al Ásgerður kaj Þorgerður kaj al siaj geservistoj. Li tiam ellitiĝis kaj sidiĝis sur la ĉefsidlokon. Tiun ĉi poemon li nomis Filperdo. Post tio Egill okazigis funebran feston post siaj filoj laŭ malnova kutimo. Sed kiam Þorgerður reeiris hejmen, Egill adiaŭis ŝin per donacoj.

Klarigoj
En la poemo kelkaj „kenningar“ estas laŭvorte tradukitaj kaj bezonas prilumigon.
1. Óðin-a predo, la poezio. Óðinn estis la estro de la dioj en la pranorda mitologio. Li ruze havigis al si la magian trinkaĵon, kiu faris ĉiun poeto, kiu ĝin gustumis.
2. La Trovo gajiginta filojn de Frigg, la magitrinkaĵo de la poezio, la poezio mem. Frigg estis la edzino de Óðinn kaj patrino de multaj el la dioj. – La frua gajno el mond’ de gigantoj, ankoraŭ la trinkaĵo de poezio. La trinkaĵo estis origine konservata de iu giganto.
7. Bierfaranto, la dio de la maro. Laŭ la mitologio li estis de giganta deveno, sed tamen ofte invitis la diojn al festoj. En tiuj festoj ĉio fariĝis per si mem, ankaŭ biero, pro tio „bierfaranto“. – Frato de ventoj, la mardio. – Rán, la nomo de lia edzino.
14. Nigranima...vendas, kiu akceptis monkompenson („ringojn“) pro la morto de parenco, tiel neglektante la venĝodevon, tiu rifuzas ŝirmi sian parencaron kaj estiĝas ĝia malamiko.
16. Domo Óðin-a, Valhöll, la palaco de mortigitoj en batalo, regataj de Óðinn.
17. Biermarĉa bienulo, la dio de la maro. – Tero de l’masko, vizaĝo, kapo; ĉaro de l’menso, kapo. Jen du vortbildoj uzataj flank-ĉe-flanke por esprimi la saman ideon. Laŭ ĉiuj aliaj samspecaj vortbildoj „ĉaro de l’menso“ devus signifi „brusto“, ĉar tie loĝis la menso laŭ la antikva kredo, sed certe oni povas atenti tion de Egill Skallagrímsson, ke li sentis la unua el ĉiuj poetoj, ke oni pensas per la cerbo, sed por fari tiun novecan vortbildon pli komprenebla, li klarigas ĝin per alia, pli travidebla vorbildo.
18. kaj 19. Ĉi tie temas pri Gunnar, la filo de Egill, kiu mortis iom antaŭ Böðvar.
19. Amiko de Gotoj, Óðinn, tiel nomita, ĉar la Gotoj (en Gotland, Svedujo) lin aparte adoris. – La arbo genta, la branĉo genta, la filo.
20. Lancreganto, amiko de veturiloj, faranto de venkoj, Óðinn.
21. Frato de Víli, reganto de Valhöll, amiko de Mímir, Óðinn.
22. Lupmalamiko, Óðinn. – Arto alta, la poezio.
23. Fratin’ de l’lupo, Hel, la regantino de tiuj, kiuj mortis pro malsano kaj maljuneco; la morto mem.
(Baldur Ragnarsson (teksto); Baldur Ragnarsson kaj K. Kalocsay (poemo), Voĉo de Islando, V, 1960.)

© Translation to Esperanto: Baldur Ragnarsson

Baldur Ragnarsson's books in Esperanto are available on Mondial.


Back to [Multilingual Main Page]