Home
Poems: My Own
Poems: By others
Poems: Classical
Poems: Multilingual
Music & Songs
Stories & Myths
Links to Poetry
FAQ
Contact
Submit a Poem
The latest

 

~ Multilingual International Asatru Poetry ~

La kanto pri Grotti

Kial oro estas nomita faruno de Fri?
Ties origino estas tiu ĉi historio. Filo de Odino (inn) estis Skjldr (Ŝildo), de kiu devenas la Ŝildidoj. Li havis rezidejon kaj regis landon, kie nun nomiĝas Danlando, sed en tiu tempo ĝi nomiĝis Gotlando. Skjldr havis filon, kiu nomiĝis Frileifr, kiu regis la landon post li. La filo de Frileifr nomiĝis Fri. Li transprenis la reĝecon post sia patro en tiu tempo, kiam imperiestro Aŭgusto establis pacon tra la tuta mondo. Tiam Kristo estis naskita. Sed tial ke Fri estis la plej potenca el ĉiuj reĝoj en la Nordaj landoj, la paco estis al li atribuita tra tuta regiono, kie la dana lingvo estis parolata kaj estis ĝi nomita de la Nordanoj la paco de Fri. Neniu homo faris malutilon al alia, eĉ se li trovis la mortiginton de sia patro aŭ de sia frato, ĉu liberan, ĉu malliberan. Ankaŭ en tiu tempo ne troviĝis ŝtelistoj aŭ rabistoj, tiel ke certa ringo de oro dum longa tempo kuŝis sur la montebenaĵo de Jalangr.
Reĝo Fri akceptis inviton al Svedujo, ĉe tiu reĝo, kiu nomiĝis Fjlnir. Tie li aĉetis du sklavinojn, kies nomoj estis Fenja kaj Menja. Ili estis grandaj kaj fortaj. En tiu tempo estis trovitaj en Danlando du muelŝtonoj tiom grandegaj, ke ne troviĝis iu tiom forta, ke li povus ilin movi. Sed tian kvaliton havis la muelŝtonoj, ke ili elmuelis kion ajn ordonitan de la muelisto. Tiu muelilo nomiĝis Grotti. Hengikjftr (pendanta buŝego, sendube giganto) estis tiu nomita, kiu donis al reĝo Fri la muelilon.
Reĝo Fri igis konduki la sklavinojn al la muelilo kaj ordonis al ili elmueli oron kaj pacon kaj prosperon por Fri. Li permesis al ili ne pli longan ripozon aŭ dormon ol dum kiom longe silentis la kukolo aŭ kiom longe daŭras unu kanto. Estas dirite, ke tiam ili kantis poemon konatan kiel la Kanto de Grotti. Kaj antaŭ ol finiĝis la kanto ili elmuelis armeon kontraŭ Fri, tiel ke en tiu nokto alvenis marreĝo nomita Msingr kaj mortigis Fri, kaptante grandan predon. Tiam la paco de Fri trovis sian finon.
Msingr prenis kun si Grotti kaj ankaŭ Fenja kaj Menja kaj ordonis al ili elmueli salon. Kaj en la mezo de la nokto ili demandis ĉu al Msingr ne tedas la salo. Li petis ilin mueli plu. Ili muelis ankoraŭ mallongan tempon antaŭ ol enmariĝis la ŝipoj, kaj estis lasita turnakvo en la maro, kie la maro enfluas la muelŝtonan truon.
Tiam la maro iĝis sala.

1. Nun estas venintaj
al la reĝaj domoj
du antaŭsciaj
Fenja kaj Menja.
Ili ĉe Fri
filo de Frileifr,
virinoj fortaj,
sklavine servas.

2. Ili al muel-kesto
estis irigitaj
por movi muelŝtonojn
laŭ ordono de la reĝo;
ripozon li malpermesis
kaj plezuron same
ĝis ili aŭdigis
kanton sklavinan.

3. Ili bruigis daŭre
muelilon krian:
Keston ni plenigu,
ŝtonojn ni lev-turnu.
Pelis li virinojn
al muelado plua.

4. Kantis ili kaj svingis
la ŝtonojn rapid-kurajn
ĝis domanoj reĝ-servaj
en dormon falis.
Tiam diris Menja,
veninta al laboro:

5. Riĉon ni muelu
por reĝo Fri,
muelu ni prosperon
per muelil pacdona.
Sidu li sur oro,
dormu li sur lanugo,
maldormu li feliĉe,
tiam laboro bonas.

6. Neniu en ĉi regno
kaŭzu malutilon,
nek misaĵon faru,
nek al iu morton,
nek kontraŭ mortiginton
de sia frato glavon
levu akraklingan
por hako de venĝo.

7. Sed li ne parolis
alion ol ĉi tion:
Dormon vi ne havu
ne plian ol kukolo
aŭ pli longan ol daŭras
unu mia kanto.

8. Vi agis ne prudente,
vort-amik de homoj,
kiam vi aĉetis
viajn sklavinojn, Fri.
Vi elektis nian forton
kaj nian aspekton muskolan,
sed neniom demandis
pri nia deveno genta.

9. Dura estis Hrungnir
kaj patro lia,
tamen pli ol ili
fortega estis jassi,
Ii kaj Aurnir,
niaj parencoj,
fratoj de mont-gigantoj,
de ili ni devenas.

10. Ne estus veninta
Grotti el grejs-monto,
nek tiu dura roko
el la tero mem
nek estus muelinta
tiel la gigantino,
se ni ne scius
pri tio tute.

11. Dum vintroj naŭ
ni kunludantinoj
elkreskis potencaj
en tero sube.
Ni grandajn taskojn
plenumis volonte,
movis platmonton
el sia sidloko.

12. Ni rulis rokojn
sur gigantejojn,
skuiĝis tero
pro tiuj pafoj;
post tio ĵetis
ŝtonegojn flugantajn,
pezegajn rokojn,
kiujn homoj prenis.

13. Kiam ni poste
en landoj de Svedoj,
du antaŭsciaj,
en batalon marŝis,
ursojn defiis,
kaj ŝildojn rompis
tra griz-kirasan
armeon vadis.

14. Ni reĝon forpelis,
subtenis alian,
donis helpon
al la bona Guttormr.
Ne estis kvieto
ĝis la falo de Knui.

15. Tiel ni daŭrigis
dum tiuj sezonoj,
fariĝis famaj
pro agoj heroaj.
Tie ni per akraj
lancoj elfluigis
sangon el vundoj
kaj ruĝigis glavojn.

16. Nun estas ni venintaj
al la reĝaj domoj,
tenataj en sklaveco
sen ia kompato.
Koto manĝas plandojn
kaj frido supre,
muelŝtonojn ni turnas,
tristas ĉe Fri.

17. Manoj ripozu,
ŝtonoj staru senmovaj,
mian taskon mi faris,
finiĝu mizero.
Laboras manoj,
mankas ripozo
ĝis trovas Fri
la faron sufiĉa.

18. Brakoj de herooj
estu akraj pintstangoj,
armiloj sangruĝaj.
Vekiĝu, Fri!
Vekiĝu, Fri,
se volas vi aŭdi
niajn kantojn,
rakontojn antikvajn.

19. Fajron mi vidas
oriente de la urbo,
batalaj signoj
militon aŭguras.
Alvenos armeo
ĉi tien baldaŭ
kaj de la reĝo
urbon bruligos.

20. Ne tenos vi plu
la tronon de Hleira,
ruĝajn ringojn
nek egajn muelŝtonojn.
Ni kaptu pli forte
la tenilon, virino,
ne nin varmigas
sango de mortigitoj.

21. Forte muelis
filino de mia patro,
ĉar vidis ŝi la finon
de multaj homoj.
Saltis subteniloj
for de la muelkesto.
Muelegu ni plue!

22. Muelegu ni plue!
Filo de Yrsa,
ido de Hlfdan,
venĝos pro Fri.
Estos li nomita
ŝia filo kaj frato.
Ambaŭ ni tion scias.

23. Muelis virinoj,
pliigis siajn fortojn,
agis la junaj
en furiozo.
Tremis la stangoj,
kolapsis kesto,
rompiĝis duparten
la peza ŝtono.

24. Filino de giganto
vortigis jene:
Ni jam muelis, Fri,
ĝis fina halto,
jam plene servis
je la muelado.

Translation to Esperanto: Baldur Ragnarsson
  
(La Tradukisto 26, 1997).

Baldur Ragnarsson's books in Esperanto are available on Mondial.


Back to [Multilingual Main Page]