Home
Poems: My Own
Poems: By others
Poems: Classical
Poems: Multilingual
Music & Songs
Stories & Myths
Links to Poetry
About & FAQ
Terms of Use
Contact, Site Notice
Submissions

The Latest
 

~ Multilingual International Asatru Poetry ~

Völuspá

1. Aŭskulton mi petas
de dioj sanktaj,
de altaj, nealtaj
filoj de Heimdallr;
Vi celas, Valföðr,
al rakontoj praaj,
la plej antikvaj,
kiujn mi memoras.

2. Memoras mi gigantojn,
naskitajn en pratempo,
kiuj fruepoke
min nutris eduke;
naŭ memoras mondojn
mi kaj naŭ radikojn,
ankoraŭ dum sin kaŝis
Mondarbo sub tero.

3. Antaŭ mondiĝo
mastris malesto,
mankis sablo
kaj malvarmaj ondoj,
ter’ ne troviĝis
nek ĉielvolbo,
vako estis vasta
kaj herbo nenie,

4. Ĝis landojn levis
la filoj de Bur,
ili, kiuj formis
la faman Miðgarðr;
suno el sudo
sur salajn ŝtonojn
brilis, kaj grundon
garnis herboj.

5. Disĵetis suno,
de luno kompano,
el sud’ per man’ dekstra
radiojn ĉielvaste,
ne sciis suno
irejojn siajn,
ne sciis luno
potencon sian,
ne sciis steloj
staciojn siajn.

6. La regaj potencoj,
dioj supersanktaj,
tiam siajn tronojn
ascendis por konsiloj;
al nokto kaj ties idoj
ili nomojn donis,
matenon ili nomis
kaj tagomezon,
postmezon kaj vesperon
por nombri la jarojn,

7. Ĝis tri alvenis
el tiu trupo,
fortaj kaj favoraj
Asoj al la maro,
trovis sur bordo
Askr kaj Embla,
feblajn, senfortajn
kaj sortomankajn.

8. Ĉi tiuj nek spiron
nek racion havis,
ne harojn, ne parolon,
nek belan aspekton;
spiron donis Óðinn,
racion Hænir,
harojn Lóðurr
kaj belan aspekton.

9. Kunvenis Asoj
sur Iðavöllr,
starigis altajn
sanktejojn, templojn,
forĝejojn faris
ornamaĵojn modlis,
prenilojn formis
kaj instrumentojn.

10. Gajaj sur herbkampo
ludis damludon.
El or’ faritaĵoj
al ili ne mankis,
ĝis venis potencaj,
gigant-devenaj,
tri junulinoj
el Jötunheimar.

11. Memoras ŝi l’unuan
batalon en la mondo,
kiam kontraŭ Gullveig
ili lancojn alpikis,
kaj en hal’ de Hár
ŝin brule mortigis,
trifoje bruligis
la trifoje naskitan,
ofte, refare,
ŝi tamen vivas.

12. Ili nomis ŝin Heiðr
kie ajn ŝi venis,
sorĉistino trompema,
magion ŝi aplikis,
sorĉis ajnloke,
la diojn frenezigis,
ĉiam ŝi ravis
malpiajn virinojn.

13. La regaj potencoj,
dioj supersanktaj,
tiam siajn tronojn
ascendis por konsiloj,
ĉu la Asoj suferu
grandajn perdojn,
aŭ ĉu la dioj
ricevu rebonigon.

14. Alĵetis Óðinn
lancon super l’armeo,
estis jam milito
l’unua en la mondo;
rompita estis
remparo diurba,
kampon trakuris
Vanir sorĉpove.

15. La regaj potencoj,
dioj supersanktaj,
tiam siajn tronojn
ascendis por konsiloj,
kiu per falsoj
l’aeron difektis
aŭ promesis doni
Freyja al la gigantoj.

16. Þórr sola batalis,
ŝvelinta pro kolero,
li neofte malfaremas
je tiaj eventoj;
ĵuroj rompiĝis,
promesoj sanktaj,
ĉiuj kontraktoj
antaŭe faritaj.

17. Arbon mi konas,
nomiĝas Yggdrasill,
altarbo, priverŝata
per koto blanka;
el tio venas roso
falanta en valojn,
staras ĉiam-verda
ĉe la Fonto de Urðr.

18. Devenas junulinoj,
multon sciantaj,
tri el tiu fonto,
kiu sub arbo kuŝas;
leĝojn ili establis
kaj sortojn de homoj,
longojn determinis
por vivdaŭro ilia.

19. Pri aŭdpovo deponita
de Heimdallr ŝi scias,
kie ĝi teniĝas
sub la sankta altarbo;
riveron ŝi vidas
kote kaskadi
ĉe l’deponaĵ’ de Óðinn.
Scias vi jam – aŭ ĉu?

20. Solis ŝi ekstere
je ven’ de l’antikva
Antaŭtimul’ de l’Asoj,
li l’okulojn enrigardis.
Kion vi serĉas?
Kial instigas?
Scias mi, kie
vi kaŝis l’okulon,
en la plej fama
Fonto de Mímir!
Med-trinkas li matene
el tie kie kuŝas
la deponaĵ’ de Valföðr.
Scias vi jam – aŭ ĉu?

21. Elektis por ŝi Herföðr
ringojn kaj kolĉenojn,
ŝi redonis saĝvortojn,
magiajn antaŭdirojn,
vidis vast-vaste
super ĉiuj mondoj.

22. Ŝi vidis valkiriojn
el distanc’ venintajn,
pretajn alrajdi
al la regno de Gotoj;
Hildr tenis ŝildon,
kaj Skögul samfare,
Gunnr kaj Göndul
kaj Geirskögul.

23. Mi vidis finsorton
de Baldr, sanganta,
dio fatsufera,
filo de Óðinn,
staris kreskinta
alte super kampoj,
svelta kaj belega
visko fatala.

24. El tiu arbkreskaĵo,
tiele maldika,
mortiga lanc’ fariĝis
en la man’ de Höðr;
ekploris Frigg
en Fensalir
pro l’aflikto de Valhöll.
Scias vi jam – aŭ ĉu?

25. Ĉeniton ŝi vidis
ĉe Hveralundr
al Loki alsimilan,
la ruz-artifika,
sidas tie Sigyn
nun ĝojomanka
apude de l’edzo.
Scias vi jam – aŭ ĉu?

26. El orient’ rivero
tra venen-valoj fluas
de glavoj plen-plena,
nomiĝas Slíðr.

27. Disde la suno
ŝi halon vidis,
starantan sur Náströnd
kun pordo kontraŭ nordo;
gutoj de veneno
tra fumtruo falas,
privolvas tiun halon
spinoj de serpentoj.

28. Ŝi tie vidis vadi
tra rapidaj fluoj
de ĵuroj rompintojn
kaj murdemulojn,
kaj tiujn ruz-logintajn
edzinojn de aliaj,
suĉas tie Níðhöggr
korpojn kadavrajn,
disŝiras homojn Lupo.
Scias vi jam – aŭ ĉu?

29. Sur teramaso sidis
harpon lud-frapante
de gigantin’ paŝtisto,
Eggþér gajogesta,
super tiu kriis
sur arbo pendumila
koko helruĝa,
kies nom’ estas Fjalarr.

30. Kriis super la Asoj
Gullinkambi,
kiu heroojn vekas
ĉe Herjaföðr;
sed alia kriis
el sub la tero,
fulgruĝa koko
en la haloj de Hel.

31. Bojas laŭte Garmr
antaŭ Gnipahellir;
rompiĝos kateno
kaj la Lup’ elkuros;
multon mi scias,
futuron mi vidas,
la juĝon elfinan
pri venkemaj dioj.

32. Fratoj interbatos,
fariĝos murdintoj,
nevoj pritrompos
siajn proprajn parencojn,
misas en mondo,
adultoj ege oftas,
glavtempas, hakiltempas,
fendiĝas ŝildoj,
ventblovas, lupsvarmas,
antaŭ fal’ de l’mondo,
neniu homo
alian indulgos.

33. La filoj de Mímir
libere disvagumas,
detru’ anonciĝas
per la akra Gjallarhorn;
Heimdallr laŭtblovas,
tenas kornon alte,
konsultas Óðinn
la kapon de Mímir.

34. Tremas Yggdrasill,
frakseno tamen staras,
l’antikva arbo ĝemas
kaj gigant’ liberiĝas;
de timeg’ suferas
ĉiuj uloj ĉe Hel,
ĝis konsumas tiun
parenco de Surtr.

35. Kio pri la Asoj?
Kio pri la elfoj?
Muĝtremas Jötunheimr,
kunsidas la Asoj,
ĝemas nanoj
antaŭ ŝtonpordegoj,
reĝoj de rokoj.
Scias vi jam – aŭ ĉu?

36. Bojas laŭte Garmr
antaŭ Gnipahellir;
rompiĝos kateno
kaj la Lup’ elkuros;
multon mi scias,
futuron mi vidas,
la juĝon elfinan
pri venkemaj dioj.

37. El orient’ veturas
Hrymr ŝildportanta,
turniĝas Jörmungandr
demon-furioze;
ondfrapas serpento,
kriega aglo,
ŝiras kadavrojn Niðfölr,
Naglfar liberflosas.

38. El orient’ navigas
Kil’ kaj trans la maron
venas la hord’ de Múspell
sub gvido de Loki;
kuniras demonoj
ĉiuj post la Lupo,
ilin akompanas
la frato de Býleistr.

39. El sudo venas Surtr
kun detruil’ de branĉoj,
ekbrilas sunlumo
sur lia militglavo;
gigantoj stumblas,
en morton paŝas homoj,
kaj ĉielo fendiĝas.

40. Bojas laŭte Garmr
antaŭ Gnipahellir,
rompiĝos kateno
kaj la Lup’ elkuros;
multon mi scias,
futuron mi vidas,
la juĝon elfinan
pri venkemaj dioj.

41. Tiam de Hlín
dua aflikt’ okazas,
kiam Óðinn iras
por batali kontraŭ l’Lupo,
kaj la brila mortiginto
de Beli kontraŭ Surtr,
tiam mortfalos
de Frigg la ĝojo.

42. Tiam venas Viðarr
la granda fil’ de Sigföðr,
por batali kontraŭ
la kadavraĵo-besto;
per ambaŭ manoj
li puŝas sian glavon
al Lupo en la koron
por venĝi la patron.

43. Venas tiam la glora
filo de Hlóðyn,
iras fil’ de Óðinn
batali la Serpenton,
en kolero frapas
la protektant’ de Miðgarðr,
tiam ĉiuj homoj
de l’Tero pereos,
paŝas paŝojn naŭ
la filo de Fjörgyn,
mortvundita, tamen
certa pri famo.

44. Suno nigriĝas,
sinkas ter’ en maron,
la brilantaj steloj
de l’ĉiel’ malaperos.
Furioze fajro
englutas la Mondarbon,
altegaj flamoj
ĝis ĉiel’ atingas.

45. Por la dua foj’ ŝi vidas
el maro leviĝi
la teron renaskitan
kaj freŝe verdan;
falas kaskadoj,
flugas aglo supre
de l’monto kaj serĉas
fiŝojn por kapti.

46. Kunvenas la Asoj
sur Iðavöllr
kaj pri la Serpento
potenca diskutas;
memoras tie ili
pri gravaj eventoj
kaj pri l’antikvaj
runoj de Fimbultýr.

47. Tie sur herbejo
denove ili trovos
mirindajn lud-tabulojn
el oro faritajn,
kiujn ili posedis
en la tempo de l’prao.

48. Portos agroj
nesemite grajnon,
malĝojoj ĉiuj foriĝos
je reveno de Baldr;
Höðr kaj Baldr
reloĝos en dihalo,
antaŭe detruita.
Scias vi jam – aŭ ĉu?

49. Halon ŝi vidas
pli helan ol suno,
el oro konstruitan
starantan sur Gimlé;
tie la meritaj
homoj loĝos
kaj por eterne
feliĉon ĝuos.

50. Tiam la potenca
alvenos por sia regno,
tiu, kiu regos
ĉion altdomine.

51. Venas tie la nigra
drako flugante,
la brila, de malsupre,
el Niðafjöll,
Flugas super kampoj
Niðhöggr, portante
kadavrojn en flugiloj.
Nun je fin’ ŝi sinkos.

© Translation to Esperanto: Baldur Ragnarsson
Reviziita traduko, antaŭe en Islandaj Pravoĉoj, Malmö 1964.

Baldur Ragnarsson's books in Esperanto are available on Mondial.

Back to [Multilingual Main Page]